Nia domo brulas

Enviar a un amigo

El “LA LIBERO DE TIO KONATA”

La libero de la kolektiva kaj reciproka hipnota influiteco
80 paĝoj
Jiddu Kriŝnamurti
Originala titolo: “Freedom from the Known”
Traduko de Rubén Feldman González
Junio 2006
La antaŭa traduko de ĉi tiu libro estas katastrofe malbona el la lingva kaj el la epistemologia vidpunktoj. Tial mi decidis mem traduki ĉi tiun gravan libron.

Ĉapitro 6.
Nia domo brulas.
Perforto. Kolero. Pravigo kaj kondamno.
La idealo kaj la realo.

Timo, plezuro, malĝojo, penso kaj perforto rilatas ĉiuj inter si. La plejmulto el ni plezuras perforti, malŝati iun, malami apartan rason aŭ popolan grupon, havi malamajn sentojn al aliaj. Sed en mensa stato, en kiu ĉia perforto finiĝis, estas ĝojo, kiu estas ege malsama ol la plezuro pro perforto kun ties konfliktoj, malamoj kaj timoj.

Ĉu ni povas iri al la radiko mem de perforto kaj esti liberaj de ĝi? Alikaze ni vivos eterne batalantaj unu kontraŭ la alia. Se vi volas vivi tiel – kaj la plejmulto ŝajnas voli tion – tiam daŭrigu; se vi diras:” Nu, mi bedaŭras, perforto neniam povas finiĝi”, tiam vi kaj mi neniel povas komuniki, ĉar vi blokis vin mem; sed se vi diros, ke eble ekzistus malsama vivmaniero, tiam ni povos komuniki unu kun la alia.

Do ni kune ekzamenu – tiuj el ni, kiuj povas komuniki – ĉu vere eblas tute ĉesigi ĉiujn specojn de perforto en ni mem kaj daŭre vivi en ĉi tiu monstre perfortema mondo. Mi pensas, ke tio eblas. Mi ne volas porti erojn de malamo, ĵaluzo, maltrankvilo kaj timo en mi. Mi volas vivi tute en paco. Kio ne signifas, ke mi volas morti. Mi volas vivi sur tiu ĉi mirinda tero, tiom plena, tiom riĉa, tiom bela. Mi volas rigardi la arbojn, la florojn, la riverojn, la herbejojn, la virinojn, la knabojn kaj knabinojn, kaj samtempe vivi tute en paco kun mi mem kaj kun la mondo. Kion mi povas fari?

Se ni scipovos rigardi perforton, ne nur ekstere en la socio – la militojn, la tumultojn, la naciajn opoziciojn kaj la klasajn konfliktojn – sed ankaŭ en ni mem, tiam eble ni kapablos solvi ĝin.

Tio estas tre malsimpla problemo. Dum jarcentoj kaj jarcentoj la homo estis perfortema; la religioj tra la mondo provis afabligi lin kaj neniu el ili sukcesis. Do, se ni eniras la demandon, ni devas, ŝajnas al mi, almenaŭ tre seriozi pri ĝi, ĉar ĝi kondukos nin en tute malsaman kampon, sed se ni volos nur ludi kun la problemo por intelekte distriĝi, ni ne iros tre malproksimen.

Eble vi sentas, ke vi mem estas tre serioza pri la problemo, sed ke tiel longe, kiel multaj aliaj personoj en la mondo ne estos seriozaj kaj pretaj agi pri ĝi, nenio fareblos. Ne gravas, ĉu ili estas seriozaj pri perforto aŭ ne. Mi estas serioza pri perforto, tio sufiĉas. Mi ne estas gardisto de mia frato. Mi mem, kiel homo, fortege sentas tiun demandon pri perforto kaj mi zorgos ne esti perforta en mi mem, sed mi ne povas diri al vi aŭ al iu alia: “Ne estu perforta.” Tio signifas nenion – krom se vi mem volas tion. Do, se vi mem vere volas kompreni tiun problemon pri perforto, ni kune daŭrigu nian esplorvojaĝon.

Ĉu tiu problemo pri perforto estas ekstere aŭ ĉi tie? Ĉu vi volas solvi la problemon en la ekstera mondo, aŭ ĉu vi ekzamenas perforton mem tia, kia ĝi estas en vi?

Se vi estas libera de perforto en vi mem, aperas la demando: “Kiel mi povas vivi en mondo plena je perforto, posedemo, avideco, envio, bruteco? Ĉu mi ne estos detruita?” Tio estas neevitebla demando, kiu ĉiam estas demandata. Kiam vi starigas tian demandon, ŝajnas al mi, ke vi ne efektive vivas pacoplene. Se vi pace vivus, tio starigus neniun problemon. Vi povus esti enkarcerigita, ĉar vi rifuzas militservi, aŭ mortpunita, ĉar vi rifuzas batali – sed tio ne estas problemo; vi estos mortpunita. Eksterordinare gravas kompreni tion.

Ni provas kompreni perforton kiel fakton, ne kiel ideon, kiel fakton, kiu ekzistas en la homo, kaj la homo estas mi mem. Kaj por eniri la problemon mi devas esti tute vundebla, malfermita al ĝi. Mi devas min malkovri al mi mem – ne necesas ke mi malkovru al vi, ĉar eble vi ne interesiĝas – sed mi devas troviĝi en mensa stato, kiu postulas vidi tiun aferon rekte ĝis la fino, sen halti je iu punkto, dirante, ke mi ne iros plu.

Nun devas evidenti al mi, ke mi estas perforta homo. Mi spertis perforton en kolero, perforton rilate al miaj seksaj postuloj, perforton en malamo, kreante malamikecon, perforton en ĵaluzo kaj tiel plu – mi spertis ĝin, mi konis ĝin, kaj mi diras al mi mem:”Mi volas kompreni tiun tutan problemon, ne nur unu el ĝiaj fragmentoj, manifestiĝantan dum milito, sed tiun enhoman atakemon, kiu ekzistas ankaŭ en la bestaro, kaj de kiu mi estas parto.” Perforto ne nur estas mortigi iun alian. Estas perforto, kiam ni uzas akran vorton, kiam ni gestas por forpeli iun personon, kiam ni obeas pro timo. Do perforto ne estas nur organizita buĉado nome de Dio, nome de iu socio aŭ lando. Perforto estas multe pli subtila, multe pli profunda, kaj ni tuj esploros la profundegon de ĝi.

Kiam vi nomas vin hindo aŭ islamano aŭ kristano aŭ europano, aŭ io ajn alia, vi estas perforta. Ĉu vi vidas, kial tio estas perforto? Ĉar vi apartigas vin mem de la cetero de la homaro. Kiam vi apartigas vin mem pro kredo, pro nacieco, pro tradicio, tio naskas perforton. Do homo, kiu strebas kompreni perforton, apartenas al neniu lando, al neniu religio, al neniu politika partio aŭ partia sistemo; lin interesas la plena kompreno pri la homaro.

Nun ekzistas du ĉefaj penso-skoloj rilate perforton. Unu diras:”Perforto estas kunnaskita en la homo” kaj la alia diras:”Perforto rezultas el la socia kaj kultura heredaĵo, en kiu vivas la homo.” Ne interesas nin la skolo, al kiu ni apartenas – tio ne gravas. Kio gravas, tio estas la fakto, ke ni estas perfortaj, ne la kialo.

Unu el la plej oftaj manifestiĝoj de perforto estas kolero. Kiam mia edzino aŭ fratino estas atakata, mi diras, ke mi prave koleras; kiam estas atakataj mia lando, miaj ideoj, miaj principoj, mia vivmaniero, mi prave koleras. Mi koleras, ankaŭ kiam miaj kutimoj estas atakataj, aŭ miaj etaj opinioj. Kiam vi surpaŝas miajn piedfingrojn aŭ insultas min, mi ekkoleras, aŭ se vi forkuras kun mia edzino, kio ĵaluzigas min, tiun ĵaluzon oni nomas prava, ĉar mia edzino estas mia posedaĵo. Kaj ĉiuj tiuj koleroj estas morale pravigitaj. Sed ankaŭ mortigi por mia lando estas pravigite. Do, kiam ni parolas pri kolero, kiu estas parto de perforto, ĉu ni rigardas koleron laŭ ideoj de prava kaj malprava kolero, laŭ niaj propraj inklinoj kaj ĉirkaŭaj influoj, aŭ ĉu ni vidas nur koleron? Ĉu iel ekzistas prava kolero? Aŭ ĉu ekzistas nur kolero? Ne ekzistas bona influo aŭ malbona influo, ekzistas nur influo, sed kiam vi estas influata de io, kio ne konvenas al vi, vi nomas ĝin malbona influo.

Kiam vi protektas vian familion, vian landon, pecon da kolora ĉifono nomata flago, kredon, ideon, dogmon, aŭ aferon, kiun vi postulas aŭ kiun vi posedas, tiu protekto mem signas koleron. Do, ĉu vi povas rigardi koleron sen klarigi aŭ pravigi ĝin, sen diri:”Mi devas protekti mian havaĵon”, aŭ:”Mi pravis koleri”,aŭ:”Kiel stultas mi dum kolero?” Ĉu vi povas rigardi koleron, kvazaŭ ĝi estus io en si mem? Ĉu vi povas rigardi ĝin tute objektive, kio signifas nek defendi ĝin, nek kondamni ĝin? Ĉu vi povas?

Ĉu mi povas vere rigardi vin, se mi kontraŭas vin, aŭ se mi pensas, kia mirinda persono vi estas? Mi povas vin vidi nur kiam mi rigardas vin kun atento, kiu entenas neniun el tiuj aferoj. Nu, ĉu mi povas rigardi koleron same? Kio signifas, ke mi estas vundebla pri la problemo, mi ne rezistas al ĝi, mi observas tiun eksterordinaran fenomenon, sen ia reago al ĝi.

Estas tre malfacile rigardi koleron senpasie, ĉar ĝi estas parto de mi, sed tion mi provos fari. Jen mi, perforta homo, ĉu nigra, ĉu bruna, ĉu blanka aŭ ĉu purpura. Ne interesas min scii, ĉu mi heredis tiun perforton, aŭ ĉu la socio estigis ĝin en mi; kio interesas min, tio estas scii, ĉu vere eblas esti libera de ĝi. Esti libera de perforto plej gravas al mi. Tio pli gravas al mi ol sekso, nutraĵo, socia pozicio, ĉar tiu problemo koruptas min. Ĝi detruas min kaj detruas la mondon, kaj mi volas kompreni ĝin, mi volas solvi ĝin. Mi sentas min respondeca pri tiu tuta kolero kaj perforto en la mondo. Mi sentas min respondeca – tio ne estas nur aro da vortoj – kaj mi diras al mi:”Mi povas fari tion, nur se mi mem estas trans kolero, trans perforto, trans nacieco.” Kaj tiu sento, ke mi devas kompreni la perforton en mi mem, naskas grandegan vivforton kaj pasion por eltrovi.

Sed por esti trans perforto, mi ne povas subpremi ĝin, mi ne povas nei ĝin, mi ne povas diri:”Ĝi estas parto de mi, kaj jen la fino de la problemo” aŭ diri: “Mi ne volas perforton”.

Mi devas rigardi ĝin, mi devas studi ĝin, mi devas tre intimiĝi kun ĝi, kaj mi ne povas intimiĝi kun ĝi, se mi kondamnas aŭ pravigas ĝin. Tamen ni efektive kondamnas ĝin, kaj ni efektive pravigas ĝin. Sekve mi diras: momente ĉesu kondamni aŭ pravigi ĝin.

Nu, se vi volas ĉesigi perforton, se vi volas ĉesigi la militojn, kiom da vivforto, kiom da tempo vi donas el vi mem por tio? Ĉu ne gravas al vi, kiam viaj infanoj estas mortigataj, kiam viaj filoj aliĝas al armeo, kie ili estas sklavigitaj kaj buĉataj? Ĉu vi ne zorgas pri tio? Dio mia, se tio ne interesas vin, kio do, interesas vin ?

Ĉu gardi vian monon? Amuziĝi? Drogiĝi? Ĉu vi ne vidas, ke tiu perforto en vi mem detruas viajn infanojn? Aŭ ĉu vi vidas tion nur kiel iun intelektan abstraktaĵon?

Konsentite do, se vi interesiĝas, atentu per via tuta koro kaj menso por eltrovi. Ne nur komforte sidu, dirante:”Nu, diru al ni ĉion pri tio.” Mi atentigas vin, ke vi povas rigardi nek koleron, nek perforton dum vi pravigas aŭ kondamnas perforton.

Krome, se kolero kaj perforto ne estas brulantaj, puraj problemoj por vi mem ĉiutage, vi ne ĉesos pravigi kaj kondamni ilin.

Do, unue vi devas lerni; vi devas lerni, kiel rigardi koleron, kiel rigardi vian edzon, vian edzinon, viajn infanojn; vi devas aŭkulti la politikistojn, vi devas lerni, kial vi ne estas objektiva, kial vi kondamnas aŭ pravigas, ĉar tio estas parto de la socia strukturo, en kiu vi vivas, via hipnota influiteco kiel germano aŭ hindo aŭ negro aŭ usonano aŭ io ajn laŭ via naskiĝloko,aŭ laŭ via naskiĝtempo, kun la tuta mensa malakriĝo, kiun tiu hipnota influiteco kaŭzas.

Por lerni, por malkovri ion fundamentan, vi devas kapabli iri profunden. Se vi havas malakran ilon, vi ne povas iri profunden. Do, kion ni faras, tio estas akrigi la instrumenton, kiu estas la menso – la menso, kiu malakriĝis pro ĉiuj tiuj pravigoj kaj kondamnoj. Vi povas penetri profunden, nur se via menso estas akra kiel pinglo kaj fortika kiel diamanto.

Ne estas utile nur komforte sidi kaj demandi:”Kiel mi povas ekhavi tian menson?” Vi devas voli ĝin, samkiel vi volas vian venontan manĝon, kaj por havi ĝin vi devas vidi, ke kio malakrigas kaj stultigas vian menson, tio estas la sento de influiteco, kiu starigis murojn ĉirkaŭ ĝi, kaj kiu estas parto de tiu kondamnado kaj pravigo. Se la menso povas esti libera de tio, tiam vi povas rigardi, studi, penetri, kaj eble atingi staton, kie vi plene konscias pri la tuta problemo.

Do ni revenu al la kerna demando – ĉu eblas elradikigi perforton en ni mem? Tio estas formo de perforto, diri:”Vi ne ŝanĝiĝis, kial?” Mi ne diras tion. Mi neniel deziras konvinki vin pri io. Tio estas via vivo, ne mia. La maniero, kiel vi vivas, estas via afero.

Mi demandas, ĉu eblas al homo, psike vivanta en iu ajn socio, forigi perforton el la interno de si mem?

Se jes, la procezo mem estigos malsaman vivmanieron en la mondo. La plejmulto el ni akceptis perforton kiel vivmanieron. Du teruraj militoj instruis al ni nenion, krom konstrui pli kaj pli da bariloj inter la homoj – tio estas, inter vi kaj mi. Sed por tiuj el ni, kiuj volas esti liberaj de perforto, kiel ni devas agi?

Mi ne pensas, ke eblas efektivigi ion tra analizo, ĉu per vi mem aŭ per profesiulo. Vi eble modifus iomete vin mem, vivus iom pli trankvile, iom pli ame, sed en si mem tio ne ebligos plenan perceptadon [unuecan perceptadon-RFG]. Sed mi devas scii, kiel analizi, kio signifas, ke dum la analiza procezo mia menso fariĝas eksterordinare akra, kaj plenan perceptadon [unuecan perceptadon-RFG] ebligos tiu kvalito de akreco, de atento, de seriozeco. Oni ne havas la kapablon vidi la tutan aferon per ekrigardo; tiu vidklareco eblas nur, se oni povas vidi la detalojn, kaj tiam “salti”.

Kelkaj el ni, celante liberiĝi de perforto, uzis koncepton, idealon, nomatan “neperforto”, kaj pensas, ke per idealo mala de perforto, (“neperforto”), ni povas liberiĝi de la fakto, de la aktualeco – sed ni ne povas. Ni havis sennombrajn idealojn, ĉiuj sanktaj libroj plenas je ili, tamen ni daŭre restas perfortaj – do kial ne zorgi pri la perforto mem kaj tute forgesi la vortojn?

Se vi volas kompreni la realon, vi devas plene priatenti ĝin, per via tuta energio. Tiu atento kaj tiu energio estas disperdataj, kiam vi kreas fikcian, idealan mondon. Do, ĉu vi povas tute forpeli la idealon? La homo, kiu vere seriozas, kun la urĝo eltrovi tion, kio estas la vero, kio estas amo, tute ne havas koncepton. Li vivas nur en tio, kio estas.

Por esplori la fakton de via propra kolero, vi ne devas pravigi ĝin, nek kondamni ĝin, ĉar, ekde kiam vi konceptas la malon de la kolero, vi kondamnas ĝin, kaj sekve vi ne povas vide ĝin tia, kia ĝi estas. Kiam vi diras, ke vi malŝatas aŭ malamas iun, tio estas fakto, kvankam ŝajnas terure. Se vi rigardas tion, eniĝas tute en tion, tio ĉesas, sed se vi diras:”Mi ne devas malami; mi devas havi amon en mia koro”, tiam vi vivas en hipokrita mondo kun duobla normo. Vivi tute, plene, en la momento, estas vivi kun tio, kio estas, la fakto, sen iu ajn senco de kondamno aŭ pravigo – tiam vi komprenas ĝin tiom plene, ke la afero finiĝas por vi. Kiam vi klare vidas, la problemo estas solvita. Sed ĉu vi povas vidi la mienon de perforto klare – la mienon de perforto ne nur ekster vi, sed interne de vi? Kio signifas, ke vi estas tute libera de perforto, ĉar vi ne akceptis ideologion, kiu kondamnas2 ĝin. Tio necesigas tre profundan perceptadon [unuecan perceptadon-RFG], ne simplan vortan konsenton aŭ malkonsenton.

Vi legis nun serion da asertoj, sed ĉu vi vere komprenis?

Via hipnote influita menso, via vivmaniero, la tuta strukturo de la socio, en kiu vi vivas, malhelpas vin rigardi la fakton kaj esti tute libera de ĝi tuj. Vi diras:”Mi pensos pri tio; mi rigardos, ĉu eblas esti libera de perforto aŭ ne. Mi provos esti libera.” Tio estas unu el la plej teruraj asertoj, kiun vi povas eldiri:”Mi provos.” Provi, agi kiel eble plej bone, tio ne ekzistas. Aŭ vi faras, aŭ vi ne faras. Vi akceptas tempon, dum la domo estas brulanta. La domo brulas rezulte de perforto tra la mondo kaj en vi mem, kaj vi diras:”Lasu min pensi pri tio. Kiu ideologio plej taŭgas por estingi la fajron? Kiam la domo brulas, ĉu vi argumentas pri la harkoloro de la homo, kiu alportas la akvon?